Dum kelkaj jaroj nun, mi estas membro de skipo (kaj nun la skipestro), kiu prilaboras tradukon de OpenOffice.org Esperanten.
La hodiaŭa novaĵo estas, ke mi ĵus sukcesis transmeti nian ĝisnunan laboron — kiu jam daŭras dum kelkaj jaroj, kvankam tute ne plentempe — al la retejo LaunchPad.net, kio multe plifaciligos la kunlaboradon pri la tradukado.
Kion ni faras depost 2002? Nu, unue estis la terminaro de ĉ. 6.800 tradukendaj terminoj. Multaj jam ekzistis en Esperanto, sed kelkaj estas tute novaj en la lingvo, kaj estis foje tre longaj diskutoj pri la plej taŭgaj vortumoj. Ni provis k.e.p. ofte kongruigi niajn vortelektojn kun tiuj de aliaj, jam ekzistantaj programoj (ekz. Ĉapelilo, Mozilla, KDE, kaj aliaj) kaj kun la Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij. Kiam tion ni finis, ni eklaboris pri la programo mem, sed tio estas mamutgranda tasko.
Tio, kio malhelpis, estis la manko de klare priskribita labormaniero; ŝajnis, ke ĉiulingva tradukskipo de OpenOffice.org evoluigis sian proprajn metodojn kaj sian propran retejon, kvazaŭ tute izolitaj unu de la aliaj. Ni do trovis multajn ideojn, sed neniujn simplajn instrukciojn.
Dum longa tempo, laboro farita de aliaj skipanoj estis sendita al mi por provlegado kaj enigo en la arkivojn, sed tio fine haltigis la laboron, ĉar ili estis pluraj kaj mi nur unu, ofte sen multe da libera tempo por dediĉi al la projekto.
Nun, tamen, LaunchPad.net aŭtomatigas la kunigon de la laboro de la diversaj skipanoj. Mi povos pasigi mian tempon tradukante same kiel la aliaj, kaj ni ĉiuj povos provlegi kaj korekti la laboron de ĉiu alia kunlaboranto.
Do… ni estas pretaj kunlabori, multe pli efike ol antaŭe, mi esperas. Mi kore esperas, ke ni finfine ekvidos rezultojn, t.e. eldonita esperantigita versio de la programo, dum tiu ĉi jaro.