Anonciĝis filmkonkurso por junaj dulingvaj eŭropanoj

Anonĉigis en Finnlando filmkonkurso nomita “POLYGLOT: on the way to Turku” (“Poligloto: survoje al Turku”).

Ĝi celas junajn, dulingvajn eŭropanojn, kaj la premio estas partopreno en venontjara vagada filmprojekto apud la urbo Turku en Finnlando. Konkursantoj alŝutu mallongan memfaritan filmon (maksimume 5-minutan) en unu el du kategorioj:

  • Video-portretoj (dokumentariaj) pri “Mia multlingveco”
  • Video-poemoj (fikciaj) pri “La lingvo en kiu mi sonĝas”

La limdato por sendi vian filmon estas la 15-a de decembro 2010 — Zamenhof-tago! — kaj la premia vojaĝo okazos inter la 3-a kaj 19-a de junio 2011.

La ironie entute unulingva retejo pri la konkurso estas www.polyglot-turku.eu. La lingvo uzata ne estas la finna.

Se vi havas inter 18 kaj 35 jarojn, loĝas en Eŭropo, kaj posedas kameraon kaj la emon uzi ĝin, jen spektontaro kiu atendas malkovri vian esperantistecon. Montru ĝin al ili!

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: