REDAKTO: vi povas nun kontribui viajn ideojn por novaj kartoj, aŭ eĉ komisii al mi kreon de nove presita ekzemplero por vi kontraŭ harstarige alta monsumo.
Mi ĵus kreis esperantlingvan version de la iom furora kartludo Cards Against Humanity, kiun mi nomis Kartoj Kontraŭ Esperantujo. La origina ludo aĉeteblas, sed estas ankaŭ disponebla sub permesilo de Creative Commons. Tio signifas, ke iu ajn rajtas mem adapti, presi kaj reeldoni la ludon. Do jen tutsimple la elŝuteblaj dosieroj, por ke vi povu represi mian laboron. Ĝuu!
REDAKTO 2016-05-18: ĝis nun ekzistas kvar kartaroj, laŭ mia scio — tri produktitaj de mi, kaj unu elŝutita kaj presita de amiko. Ĝi ŝajne estas tre populara ludo en diversaj (ĉefe eŭropaj) aranĝoj.
HISTORIO: 2014-02-17: versio 1.01; korektis tajperarojn, aldonis forgesitan karton 2014-03-02: versio 1.02; korektis tajperarojn 2014-04-02: versio 1.03; korektis tajperarojn, aldonis kelkajn kartojn
Por plibeligi la presitajn kartojn, vi povus presi ankaŭ la dorsan flankon:
Se vi ŝatus ankaŭ adapti la ludon antaŭ la presado, vi bezonos la ĉi-subajn dosierojn:
- la ruĝaj kartoj, redakteblaj
- la verdaj kartoj, redakteblaj
- la dorsa flanko de la ruĝaj kartoj, redaktebla
- la dorsa flanko de la verdaj kartoj, redaktebla
Vi povas ankaŭ legi la regulojn de la ludo. Se vi volas ankaŭ fabriki skatolon, vi povas sekvi la instrukciojn kaj elŝuti la du presaĵojn por la ekstero (la A3-folion kaj la A4-folion).