La sola esperantlingva blogo ĉe WordPress.com…?

Ŝajnas, ke iu norvego kredas, ke li havas la ununuran esperantlingvan blogon ĉe WordPress.com, kvankam ĝi ekzistas de malpli da tempo ol tiu ĉi. 🙂

Mi provis lasi komenton ĉe lia blogo antaŭ kelkaj tagoj:

Ĉu vere vi ne vidis aliajn esperantlingvajn blogojn ĉe WordPress.com? La mia ekzistas jam de pli longa tempo ol tiu ĉi, kaj ja aperas en la listo alligita ĉi supre. 🙂 Tion dirinte, mi jam rigardis plurfoje tiun liston kaj neniam antaŭe rimarkis iun ajn alian esperantlingvan blogon, ekz. tiun ĉi. Ili kaŝas nin unu de la alia!

Depost julio, aperas ankaŭ la retejo de la esperantigo de Conspectus rerum Latinus.

…sed ĝi ankoraŭ ne aperis. Tre aktive subtenita blogo, ĉu ne?

Pardonu min, mi diras tion nur ŝerceme. Estas tre bone kaj kontentige vidi la pligrandigon de la esperantlingva blogaro.

Advertisements

6 komentoj to “La sola esperantlingva blogo ĉe WordPress.com…?”

  1. Einar Says:

    Saluton.

    Mi ne estis aktiva bloganto dum la lasta tempo. Jes, mi nun scias ke mi ne estas (kaj estis) la sola esperantlingva blogskribanto cxe wordpress.com, sed kiam mi skribis pri gxi en mia blogo mi kredis tion.

  2. timsk Says:

    Saluton Einar.

    Dankon ke vi ne ofendiĝis pri miaj komentoj. 😉 Mi ne dubas, ke vi skribis vian blogaĵon bonintence, kaj mi sinceras kiam mi diras, ke estas kontentige legi aliajn nialingvajn blogojn.

    Bonan daŭrigon de via blogado!

  3. fajro Says:

    Saluton Tim!

    Ĉu vi povus helpi min kun la tradukado de WordPress.com al Esperanto? (mia angla iom aĉas :P)

    http://translate.wordpress.com

    😀

  4. timsk Says:

    Saluton al vi.

    Mi iom laboris pri la esperanto-tradukado ĉe http://translate.wordpress.com, sed kiam mi serĉis informojn pri la plua disponeblecon de la laboro tie farita, mi ne trovis garantion, ke tio kion ni faras utilos al aliaj uzantoj de WordPress ekster WordPress.com. Tio laŭ mi estas sufiĉe grava kondiĉo — se mi faras senpagan laboron, mi volas, ke ĝi estu libere uzebla de iu ajn, ne nur de komerca firmao (kiu ne pagis min!)

    Sed jen la bona novaĵo — Bertilo Wennergren sendis al mi malnetan tradukon de WordPress 2.0, kiu estas 90%-e finita. Mi tre baldaŭ finos tion, ĝi estos disponebla al ĉiu WordPress-uzanto, kaj ĉe WordPress.com kaj aliloke.

  5. fajro Says:

    Bonege!
    😀

  6. Becxjo Says:

    Estas stranga sed multaj el tiuj blogoj kiuj en wordpress situas sub kategorio de esperantlingvaj blogoj ne estas en Esperanto.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: