OpenOffice.org esperantigita

Dum kelkaj jaroj nun, mi estas membro de skipo (kaj nun la skipestro), kiu prilaboras tradukon de OpenOffice.org Esperanten.



La hodiaŭa novaĵo estas, ke mi ĵus sukcesis transmeti nian ĝisnunan laboron — kiu jam daŭras dum kelkaj jaroj, kvankam tute ne plentempe — al la retejo LaunchPad.net, kio multe plifaciligos la kunlaboradon pri la tradukado.

Kion ni faras depost 2002? Nu, unue estis la terminaro de ĉ. 6.800 tradukendaj terminoj. Multaj jam ekzistis en Esperanto, sed kelkaj estas tute novaj en la lingvo, kaj estis foje tre longaj diskutoj pri la plej taŭgaj vortumoj. Ni provis k.e.p. ofte kongruigi niajn vortelektojn kun tiuj de aliaj, jam ekzistantaj programoj (ekz. Ĉapelilo, Mozilla, KDE, kaj aliaj) kaj kun la Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij. Kiam tion ni finis, ni eklaboris pri la programo mem, sed tio estas mamutgranda tasko.

Tio, kio malhelpis, estis la manko de klare priskribita labormaniero; ŝajnis, ke ĉiulingva tradukskipo de OpenOffice.org evoluigis sian proprajn metodojn kaj sian propran retejon, kvazaŭ tute izolitaj unu de la aliaj. Ni do trovis multajn ideojn, sed neniujn simplajn instrukciojn.

Dum longa tempo, laboro farita de aliaj skipanoj estis sendita al mi por provlegado kaj enigo en la arkivojn, sed tio fine haltigis la laboron, ĉar ili estis pluraj kaj mi nur unu, ofte sen multe da libera tempo por dediĉi al la projekto.

Nun, tamen, LaunchPad.net aŭtomatigas la kunigon de la laboro de la diversaj skipanoj. Mi povos pasigi mian tempon tradukante same kiel la aliaj, kaj ni ĉiuj povos provlegi kaj korekti la laboron de ĉiu alia kunlaboranto.

Do… ni estas pretaj kunlabori, multe pli efike ol antaŭe, mi esperas. Mi kore esperas, ke ni finfine ekvidos rezultojn, t.e. eldonita esperantigita versio de la programo, dum tiu ĉi jaro.

Advertisements

4 komentoj to “OpenOffice.org esperantigita”

  1. zooplah Says:

    Gratulon! Espereble baldaŭe haveblos ilaro por skribado i.a. en mia favorata lingvo.

    Mi rimarkis, ke Komputada Leksikono uzas malsamajn terminojn ol programojn (KDE, Mozilo k.t.p.). Mi scivolas, ĉu ĝi referencindas?

  2. timsk Says:

    Ĉu la KompLeks referencindas? Bona demando.

    Ĝenerale, jes. Ĝi enhavas multajn tre uzindajn terminojn, plej ofte tre trafe tradukitaj.

    Ĝi tamen enhavas nemalmultajn sufiĉe novajn vortojn (neeviteble, ĉar ĝi ja priskribas novan kaj rapide ŝanĝiĝantan fakon), kaj ne ĉiuj povas esti rigardataj kiel bone enradikiĝintaj en la lingvo. Foje troviĝas filozofia pravigo pri terminoj, por montri kial ĝi estas preferinda (laŭ la aŭtoro) al alia.

    Tamen, mi ne taksas ĝin kiel plej fidindan, tutaŭtoritatan fonton, kaj ofte konsultas ankaŭ NPIV, la Reta Vortaro, kaj foje simple Google, por trovi neprecizan ideon pri la ofteco de tiu aŭ tiu alia vorto.

    En aliaj esperantigitaj programoj oni certe povas trovi ideojn por terminoj kaj tradukoj, sed mi tre hezitas trakti tiujn kiel aŭtoritatajn. Ofte ili estas tradukitaj de unuopulo, ne nepre plej spertaj en la kampo (mi, ekzemple!) kaj la rezultoj ofte spegulas personajn preferojn pli ol larĝskale adoptita lingvouzo. (Ekzemplo, kiu tuj enkapiĝas estas la uzo de ‘ci’ anstataŭ ‘vi’, kiun mi vidis en iu programo. Se la tradukinto lasas eniri strangaĵojn tiel for de la kutima hodiaŭa lingvo, kial mi fidu la ceteron de lia/ŝia vortelekto?)

    Resume: la KompLeks estas bona fonto, nepre konsultinda por iu ajn, kiu laboras pri komputiko en nia lingvo, sed ĝi ne estas la sola fonto, kaj ĝi ne nepre estas ĉiufoje la plej fidinda.

  3. zooplah Says:

    KompLeks estas iomete utila, sed ŝajnas tro teoria. Kaj la aŭtoro ŝajne ne ĝisdatigas ĝin, kiel vi mencias. Kelkaj terminoj kontraŭas la realan uzadon (ekzemple TTT-legilo kaj retumilo ne estas samsensaĵoj en la praktiko).

    La traduko por Opera uzas “ci”, mi rimarkis. Sed mi estis priparolanta terminojn, kiujn multaj programoj uzas, sed KompLeks uzas malsaman terminon. Ekzemple la vorto por “tab” en KompLeks estas “langeto” sed “folio” estas uzata en ĉiu programo kun folioj.

    Normigo de terminoj en nia lingvo agrablus.

  4. timsk Says:

    Zooplah diris:
    “KompLeks estas iomete utila, sed ŝajnas tro teoria. Kaj la aŭtoro ŝajne ne ĝisdatigas ĝin, kiel vi mencias.”

    Mi taksas ĝin pli ol “iomete” utila. Kaj kie vi legis de mi, ke la KompLeks ne plu estas ĝisdatigita? Mi tre dubas, ke mi iam diris tion, aparte ĉar la dudek-oka redakcio portas daton ĉijaran.

    Zooplah diris:
    “Ekzemple la vorto por “tab” en KompLeks estas “langeto” sed “folio” estas uzata en ĉiu programo kun folioj.”

    Laŭ mi, oni musklakas langeton por elekti iun kaŝitan folion; la du terminoj ne nepre uziĝas ekskluzive. En kalkultabela programo kiel OOo aŭ Excel, oni ĉiam vidas la langetojn, per kiuj oni povas elekti la aliajn kaŝitajn foliojn, sed (almenaŭ tiukaze) “folio” jam havas alian precizan signifon (“worksheet” en la angla).

    Zooplah diris:
    Normigo de terminoj en nia lingvo agrablus.

    Ho jes, mi tute konsentas. Tamen multe pli prestiĝaj lingvoj ol la nia, kun multe pli grandaj budĝetoj, batalas kontraŭ similaj problemoj, do mi ne atendas rapidan solvon. Mi tamen alte taksas la gravan laboron, kiu fariĝas je tiu ĉi kampo (t.e. terminologio) kaj esperas, ke ni ĉiam havos movadanojn, kiuj interesiĝas kaj okupiĝas pri ĝi.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: