mySociety

Post kiam mi volontule eklaboris pri la elstara retejo PledgeBank.com dum la pasinta monato (specife, temis pri ĝia esperantigo…

PledgeBank_en_cropped
|
|
V
PledgeBank_eo_cropped

…kaj la samtempa priraportado de dekoj da cimoj en ilia traduka ŝablono), mi ĉeestis unu el iliaj neformalaj renkontiĝoj en Londono. Mi ne rajtas diri, ke mi multege kontribuis al la tiutaga laboro, sed estis plezuro renkonti kelkajn personojn, kiujn mi konis jam per multaj retmesaĝoj, kaj mi esperas plu labori por la grupo venontece.

mySociety kreskis el neformala grupo, kiu kreis FaxYourMP.com [t.e. “FaksuVianParlamentanon”] — servo, kiu ebligas al la brita publiko senpage sendi faksmesaĝojn al siaj parlamentanoj. Demandinte la poŝtkodon de la uzulo, la sistemo aŭtomate trovas lian/ŝian reprezentanton kaj proponas ŝablonan mesaĝon, en kiu vi skribas vian mesaĝon. Oni poste publikigas tabelojn, ordigante la reprezentantojn laŭ nombro da respondoj senditaj aŭ aliaj kriterioj.

Tiu servo nun kreskis kaj iĝis WriteToThem.com [t.e. “SkribuAlIli”], kiu funkcias laŭ similaj principoj, sed ebligas komunikadon kun ne nur naciaj parlamentanoj, sed ankaŭ kun lokaj, eŭropaj, k.a.

En junio 2005, ili lanĉis PledgeBank.com, per kiu oni promesas fari ion bonan kondiĉe ke iom da aliuloj faros same aŭ iel helpos. Kaj la Esperanto-versio, kiu ekzistas de nur kelkaj semajnoj, jam havas preskaŭ dek promesojn, el kiuj kelkaj jam preskaŭ sukcesis. 🙂

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: