REDAKTO: vi povas nun kontribui viajn ideojn por novaj kartoj, aŭ eĉ komisii al mi kreon de nove presita ekzemplero por vi kontraŭ harstarige alta monsumo.
Mi ĵus kreis esperantlingvan version de la iom furora kartludo Cards Against Humanity, kiun mi nomis Kartoj Kontraŭ Esperantujo. La origina ludo aĉeteblas, sed estas ankaŭ disponebla sub permesilo de Creative Commons. Tio signifas, ke iu ajn rajtas mem adapti, presi kaj reeldoni la ludon. Do jen tutsimple la elŝuteblaj dosieroj, por ke vi povu represi mian laboron. Ĝuu!
REDAKTO 2016-05-18: ĝis nun ekzistas kvar kartaroj, laŭ mia scio — tri produktitaj de mi, kaj unu elŝutita kaj presita de amiko. Ĝi ŝajne estas tre populara ludo en diversaj (ĉefe eŭropaj) aranĝoj.
HISTORIO: 2014-02-17: versio 1.01; korektis tajperarojn, aldonis forgesitan karton 2014-03-02: versio 1.02; korektis tajperarojn 2014-04-02: versio 1.03; korektis tajperarojn, aldonis kelkajn kartojn
Por plibeligi la presitajn kartojn, vi povus presi ankaŭ la dorsan flankon:
Se vi ŝatus ankaŭ adapti la ludon antaŭ la presado, vi bezonos la ĉi-subajn dosierojn:
- la ruĝaj kartoj, redakteblaj
- la verdaj kartoj, redakteblaj
- la dorsa flanko de la ruĝaj kartoj, redaktebla
- la dorsa flanko de la verdaj kartoj, redaktebla
Vi povas ankaŭ legi la regulojn de la ludo. Se vi volas ankaŭ fabriki skatolon, vi povas sekvi la instrukciojn kaj elŝuti la du presaĵojn por la ekstero (la A3-folion kaj la A4-folion).
Etikedoj: Cards Against Humanity
Februaro 14, 2014 je 6:21 ptm |
Ĝi ŝajnas esti bona ludo, jam nur spektinte la kartojn mi ridegis!
Majo 6, 2014 je 11:18 atm |
Bedaŭrinde la instrukcioj pri la skatolo restas anglalingvaj.
Majo 6, 2014 je 12:21 ptm |
La instrukcioj por la skatolo estas unu paĝo el la instrukcioj por krei tutnovan tradukon de la ludo. Verkante tiun dokumentaron, mi celis ne specife Esperantistojn, sed ĝeneralan internacian publikon, kiu eventuale provos mem elangligi kaj fabriki propran version de la ludo.
Ĉion ĉi mi publikigis per “Creative Commons”-permesilo, do anstataŭ rimarkigi aŭ plendi pri laŭ vi eventuala manko, nenio malhelpas al vi plulabori kaj plibonigi la aferon, samkiel mi faris. Bonvolu!
Oktobro 11, 2014 je 1:58 ptm |
[…] Treffpunkt wurde. Hier wurde gezockt, vor allem meine persönliche Ausgabe des Kartenspiels Kartoj kontraŭ Esperantujo (Cards against Humanity auf Esperanto). Eine Teilnehmerin hatte ihre Ukulele mitgebracht und in das […]
Decembro 23, 2014 je 10:19 atm |
dankon!
Januaro 18, 2015 je 11:30 atm |
[…] Kartenspiel Kartoj kontraŭ Esperantujo (Cards against Humanity auf Esperanto) kam mal wieder gut an. Das war mein kleiner, aber sehr […]
Aŭgusto 28, 2015 je 9:48 ptm |
[…] There is always one day (usually a Wednesday) set aside for a full day of excursions. These are trips to the surrounding area that can be hikes up mountains, tours of castles, walks through museums or anything at all. There is also smaller half day excursions too. There are sports such as a growing tradition for an Esperanto football team to be formed and lose badly against a local team. There are games like Homlupo and Kartoj Kontraŭ Esperantujo. […]
Januaro 3, 2016 je 1:24 ptm |
Mi ludis la ludon dum JES 2015/16 en Eger. Tre amuze!!
Aprilo 10, 2016 je 3:41 ptm |
Saluton Tim,
mi ĵus trovis tiujn “Kartojn Kontraŭ Esperantujo” kaj ŝatas ilin! Dankon!
Ĉu vi konsentus publikigi vian tradukon sub la sama permesilon kiel la de “Cards against Humanity” (Creative Commons)?
Ĉar tiam mi ŝatus meti ilin sur nia Esperanta deponenjo en Github, transigi la kartojn en YAML formo kaj kreu kreilon (en Python skripto). Tiel oni pli facile povus aldoni novajn kartojn kaj tuj krei la HTML/PDF.
La samon mi jam faris kune kun Timwi por la Esperanta Tabuo.
Kaj io, kio ankaŭ povus interesiĝi vin kiel Esperanto-instruisto: Mi ĵus lanĉis la retan version de la Zagreba metodo.
Aprilo 10, 2016 je 11:18 ptm |
Saluton Georg.
Sciante, ke la originala versio eldoniĝis laŭ permesilo “samkondiĉa”, vi povas tuj sendemande supozi, ke ankaŭ mia versio uzas similan permesilon. (La demando tamen estas ĝentila kaj aprezita). Do jes, vi plene rajtas pluadapti ĝin, kaj mi antaŭĝuas vidi la rezulton. Bv sciigi al mi kiam ĝi pretas!
Aprilo 11, 2016 je 9:28 atm |
Bone, dankon Tim, mi faros tion! 🙂
Februaro 14, 2017 je 9:57 atm |
Se la kartoj estas derivitaj de la originalaj Cards against humanity (sufiĉas ke ĝi uzas ĝiajn bildojn, ks.), indus marki ke ili esats sub CC BY-NC-SA. Sufiĉa konstato ke ili esats “sub Creative Commons” ne helpas, ĉar ne klaras sub kiaj kondiĉoj. Dankon.
Novembro 24, 2017 je 7:37 ptm |
bona laboro Tim
mi tre ŝatas la ludon
kaj ankaŭ la ideon por krei ĝin komune
viĉjo