Ĉi-vespere, aperis ĉe la BBC programero pri Esperanto kadre de la programo The One Show, kiu elsendiĝas tutlande en Britio ĉiutage (de lundo ĝis vendredo) per BBC1, la ĉefa televid-kanalo de la BBC. La programo kutime estas spektata de ĉirkaŭ 5 milionoj de homoj*.
Mi tre ĝuis la filmadon, kaj delonge ŝategas la komediiston Arthur Smith, kiu prezentis la programeron kaj intervjuis min. Ankaŭ la teknikistoj kaj la produktisto estis interesitaj kaj tre simpatiaj pri la afero, kaj (tre kontentige) pretis akcepti proponojn miajn pri kion ni diru kaj kiel ni vortumu aferojn, por ne misreprezenti Esperanton.
Ĝuu!
*Tiun ciferon mi prenis de la retejo de la Broadcasters’ Audience Research Board, kiu indikas The One Show atingis spektantaron de 5.07 milionoj, 4.75 milionoj, kaj 5.32 milionoj, en ĝiaj lastaj tri semajnoj de elsendoj en 2009.
Januaro 13, 2010 je 12:31 atm |
Bon-kvalita, iel memorigas min de via intervjuo kun Kelly Clarkson (la humoro). Granda Sukceso.
Januaro 14, 2010 je 10:42 ptm |
Korajn gratulojn Tim pro tiu bonega filmeto!
Bone elpensita, bonege realigita!
Ni fieras pri vi!!!
Cxu vi ne pensas ke Arthur gxojus ricevi ekzempelron de Posxamiko?
Pliajn sukcesojn deziras al vi: Katalin
Januaro 14, 2010 je 10:46 ptm |
Saluton kara Tim! Gratulon pro la intervjuon faritan de BBC! 🙂
Ĉion bonan, kara amiko.
Januaro 15, 2010 je 12:25 atm |
Gratulojn, Tim! La lingvo estis prezentita tute nature kaj senafekte, estis tre agrable spekti la programeron. Tutcerte gxi helpis por disvastigi la konon pri la ekzisto de Esperanto kaj mi esperas, ke gxi ankaux helpos por disvastigi kaj realigi ties idealojn.
Plej amike el la sudo,
Ale.
Januaro 15, 2010 je 5:01 atm |
Dankon pro bonega programo.
Chu eblas ke mi ricevu la tekston de la katno kiun infanoj chi tie kantas?
Januaro 15, 2010 je 8:34 atm |
Kara Tim,
Milfoje: Bravo!
Bone kaj sprite farite!
Havu belan tagon,
Sylvain
Januaro 15, 2010 je 8:48 atm |
Saluton al ĉiuj, kaj dankon pro viaj ĝentilaj vortoj. :o)
@reza: la infanoj kantis, laŭ la melodio de “Frère Jacques”:
Hej saluton! Hej saluton!
Kiel vi? Kiel vi?
Nun mi devas iri, nun mi devas iri
Ĝis revid’! Ĝis revid’!
La vortojn verkis Malcolm Jones, kadre de nia aktuala programo Springboard to Languages, per kio ni interŝanĝas laboron kaj vizitojn kun lernejoj en Hungario kaj Germanio. Pro tio, ni kantas ĝin ankaŭ angle, hungare, kaj germane:
Angle:
Hi, hello there! (x 2) [haj, helo the]
How are you? (x 2) [haŭ a ju]
But I have to go now …(x 2) [bat aj hav tu goŭ naŭ]
See you soon! (x 2) [si ju sun]
Hungara:
Hej, szervusztok ! (2x) [hej, servustok]
Hogy vagytok ? (2x) [hodj vadjtok]
Sajnos, most mennem kell..(2x) [ŝajnos moŝt menem kel]
Hát viszlát! (2x) [hat vislat]
Germana:
Hi, hallo du! (x 2) [haj, halo du]
Wie geht’s dir? (x 2) [vi gets dir]
Leider muss ich gehen… (x 2) [lajder mus iĥ gejen]
Tschüs, bis bald! (x 2) [ĉüs – bis balt]
Sendube oni povus adapti ĝin ankaŭ al aliaj lingvoj. Ĝuu!
Januaro 15, 2010 je 2:14 ptm |
Gratulon! Bone farita! Mi cxiam gxojas, kiam mi ion vidas pri Esperanto!
Januaro 15, 2010 je 9:53 ptm |
Tre pozitiva elsendo. Gratulon al Tim kaj al la aliaj! Daŭrigu tiamaniere!
Januaro 18, 2010 je 10:16 atm |
Tutcerte miris pli ol unu angla spektanto de tiu elsendo, konstatante ke la uzado de sia lingvo frontas al serioza konkurenco cele tutmondan interkomunikadon !
Meritas sinceran gratulon la iniciatoro de tiu televi-sekvenco, kies strukturo prezentis okul- kaj oreltrafe la vivantecon kaj mulfacetan uzadon de la lingvo, tra ampleksa itinero en diversaj medioj.
Menciindas ankaù la humuro, kiu punkte koloris la foje “didaktikajn” intervjuojn.
Dankon al Tim, kies oftaj intervenoj sur la “tolajho”, ebligas al retanoj nutri sian argument-dosieron !
Pol DENIS (Francio )
Januaro 18, 2010 je 9:00 ptm |
Komplimentoj. Granda sukceso.
Januaro 18, 2010 je 9:41 ptm |
Gratulojn. Brile farite, vere! Modelon por chiuj.
Januaro 19, 2010 je 6:42 atm |
Tute perfekta en ĉiu rilato! Bonega laboro!
Januaro 20, 2010 je 2:21 atm |
Gratulojn Tim!!!
Mi tre ĝojas vidi kiel la Internacia Lingvo vivas tra nia mondo!
Salutojn el Meksiko!
Januaro 21, 2010 je 8:09 atm |
Saluton kaj gratulojn el Bulgario!
Bonega altprofesia laboro!
Januaro 21, 2010 je 8:21 atm |
Bonega filmeto! Grandan gratulon el Litovio por BBC kaj loka samideanaro!
Januaro 25, 2010 je 9:07 ptm |
Bone prezentita filmo, kiu postlasas pozitivajn memorojn pri la lingvo, pri la parolantoj. Gratulojn pro via grava kontribuo por realigo!
Pluajn sukcesojn por via agado! Ĝojante pri harmonia kunlaboro kun vi en la Comenius-projekto amike salutas: Zsófia
Januaro 28, 2010 je 7:01 atm |
Kara amiko samideano Tim, kiel amatora produktanto de por- kaj pri-esperantajn filmetojn mi vere gratulas vin por la bonege prezentita filmo kaj intervjuo.
Mi klopodas organizi la enkondukon ankaŭ ĉi tie en Israelo de via brita projekto “Trampolino al lingvoj” almenaŭ kiel provprojekto en loka lernejo.
Denove gratulojn pro via agado. Ĉion bonan kaj sukcesan, amike salutas: Gian Piero
Januaro 28, 2010 je 7:04 atm |
Tim , mi bedaŭras pro mia priakuzativa eraro:
… de por- kaj pri-esperantaJ filmetoJ…
Februaro 11, 2010 je 12:37 ptm |
Elkoran gratulon el Tehrano pro via granda kaj bona laboro pri esperanto.