La sola esperantlingva blogo ĉe WordPress.com…?
Oktobro 18, 2006Ŝajnas, ke iu norvego kredas, ke li havas la ununuran esperantlingvan blogon ĉe WordPress.com, kvankam ĝi ekzistas de malpli da tempo ol tiu ĉi.
Mi provis lasi komenton ĉe lia blogo antaŭ kelkaj tagoj:
Ĉu vere vi ne vidis aliajn esperantlingvajn blogojn ĉe WordPress.com? La mia ekzistas jam de pli longa tempo ol tiu ĉi, kaj ja aperas en la listo alligita ĉi supre.
Tion dirinte, mi jam rigardis plurfoje tiun liston kaj neniam antaŭe rimarkis iun ajn alian esperantlingvan blogon, ekz. tiun ĉi. Ili kaŝas nin unu de la alia!
Depost julio, aperas ankaŭ la retejo de la esperantigo de Conspectus rerum Latinus.
…sed ĝi ankoraŭ ne aperis. Tre aktive subtenita blogo, ĉu ne?
Pardonu min, mi diras tion nur ŝerceme. Estas tre bone kaj kontentige vidi la pligrandigon de la esperantlingva blogaro.


