Reveno!

By timsk

Post paŭzo de du jaroj dum kiam pligrandigis mian firmaon, daŭrigis mian volontulan laboron ĉe mySociety, havis du infanojn, kaj ekinstruis nian lingvon al pli ol 100 infanoj en du bazaj lernejoj, mi nun revikas mian dormantan blogon. Trumpetadu, buĉu la grasigitan bovidon, ktp.

3 Respondoj to “Reveno!”

  1. skirlet Says:

    Mi ne ŝatas bovaĵon, sed mi sincere gratulas vin! (eble tro malfrue :-) )

  2. Mutusen Says:

    (Malfruan) rebonvenon!

    Mi eltrovis vian blogon vidinte vian prelegon pri Esperanto kaj libera programaro. Tre interesa; mi sekvos vian blogon, esperante ankoraŭ trovi interesajn aferojn. :)

  3. timsk Says:

    Dankon pro viaj ĝentilaj vortoj. Mi ja intencas blogi de temp’ al tempo, kaj la komentoj certe instigas min al tio. Do ĝis baldaŭa reskribo!

Leave a Reply