La esperantiga skipo de OpenOffice.org sturme laboras!
Mi estas mirigita — kaj tre kontenta! — pri la rapideco de la laboro de la tradukskipo de nia grandega laboro por la projekto OOo:Eo.
En malpli ol du semajnoj, ni tradukis kaj parte provlegis pli ol 6.000 el la 10.000+ frazoj bezonataj por povi eldoni nur la tekstoredaktilon (nomatan “Verkilo”), kaj la laboro senĉese daŭras. Ni tradukis ankaŭ, eble neintence (!), la datumbazan parton de la programaro (”Datumbazilo”).
Kiam ni finos la tradukon de Verkilo, ni havos du frontojn por prilabori — unu por la tradukantoj, kaj unu por la teknikistoj.
Kiel tradukado, restos la grandegaj Helpodosieroj, kiuj enhavas pli ol 40.000 frazojn. Tiu laboro estos iom teda, mi timas, sed certe grava parto de la finota projekto.
Kaj teknike, estus utile ekenigi nian laboron en la programon kaj provi kompili ĝin, por malkovri eventualajn problemojn tiurilatajn.
Konklude: ni ankoraŭ ne finis, sed ni pli progresis dum la pasintaj du semajnoj ol dum longa tempo antaŭe (ĉefe pro tempomanko mia, mi agnoskas), kaj mi kontentegas pri la tuta skipo.
Koran dankon al vi ĉiuj!
Septembro 26, 2007 je 8:14 ptm
Kia malsxparo de peno, esperantigi tiun programon. Cxiu uzanto havas de si komprenatan realan lingvon (krom kelkaj kompatindaj junaj idoj de esperantomaniaj gepatroj), kaj povas uzi tion anstatauxe.
Septembro 27, 2007 je 8:58 atm
Saluton Alan.
Dankon, ke vi prenis la tempon prikomenti mian blogaĵon.
Mi ne konsentas, ke temas pri malŝparo de tempo, sed tio estas evidenta — se mi tiel opiniis, mi ne farintus la laboron.
Vi ja pravas, ke preskaŭ ĉiu uzanto de OOo povus uzi ĝin propralingve; mi konscias pri tio. La esperanta versio trovos sian lokon kiam ajn pluraj diverslingvaj esperantistoj dividas komputilojn inter si. Tio okazas en esperantlingvaj familioj, ĉe kongresoj kaj aliaj movadaj eventoj, en la (ja aktuale tre malmultaj) laborlokoj esperantlingvaj, k.s.
Tiu “merkato” estas tre malgranda — pri tio vi pravas — kaj se la celo estus gajni monon per tiu laboro ĝi ja estus entute vana, sed ne tion ni celas.
Kiel mi klarigas ĉe http://eo.openoffice.org, mi mensogus se mi dirus, ke ne estas ankaŭ dissciiga celo — mi volas, ke elŝutantoj de OOo vidu la nomon “Esperanto” apud “English” kaj “Español” kaj konsciu, ke la lingvo ne formortis, ke ĝi viglas kaj uziĝas tra la mondo.