Je la 21a de oktobro 2005, mi intervjuiĝis dum kvinminuta programero pri Esperanto kadre de The Paul O’Grady Show, programo ĉe la brita nacia televidkanalo ITV1, kiu ĉiutage allogas ĉirkaŭ tri milionojn da spektantoj.
Mi tre ĝuis la sperton — mi tutkontente refarus ĝin — kaj la komentoj, kiujn mi ricevis poste estis ĉiuj pozitivaj. Homoj poste eĉ kelkfoje rekonis min kaj alparolis min kiel “stelulon”! Jes, “oni” eble emas iom troigi, mi konsentas.
(Mi devus klarigi, ke temas pri personoj, kiuj jam konetis mian vizaĝon, sed kiu ne antaŭe sciis, ke mi aperos kaj nur hazarde vidis min.)
Ĝuu. Mi ja ĝuis.