La Renkontiĝo pri Liberaj Programoj

By timsk

Dum julio de 2005 mi ĉeestis la Renkontiĝo pri Liberaj Programoj en Diĵono, Francio, kaj donis prelegon titolitan jene:

“Linukso: la Esperanto de komputiloj
Esperanto: la Linukso de lingvoj”

Tim at RMLL 2005

Mi ŝteletis la titolon de la retmesaĝa subskribo de Vilhelmo Lutermano (la respondeculo de Le Monde Diplomatique en Esperanto), kaj la prelego mem multe baziĝis sur artikolo de Dale Gulledge, kiu havis la ideon kompari la evoluon de Esperanto kun tiu de libera programo, laŭ la priskribo en la impona verko La Katedralo kaj La Bazaro (angle: The Cathedral and The Bazaar). Kaj ŝajnas, ke ĝi estis sufiĉe bone ricevita de la publiko. :)

Se la antaŭa alineo ne jam endormigis vin, eble interesus vin elŝuti kaj spekti la videobendon de la prelego. Atentu, ke ĝi estas entute franclingva. Je preskaŭ 200Mb-oj, la elŝuto bezonos iom da tempo, eĉ per rapida retaliro, sed la video mem daŭras pli ol unu horo. La sonkvalito estas ne tre alta, sed ne eblis fari pli kun la materialo disponebla.

2 Respondoj to “La Renkontiĝo pri Liberaj Programoj”

  1. LaPingvino Says:

    Aldonu ĝin al Google Video! (Averto: povas daŭri iom…)

    Tie vi eĉ povas aldoni subtekstojn, kaj ĉe Google Video ne estas problemo ke la filmeto estas tia filmego. :)

    Aŭ ĉu aliulo aldonu?

  2. timsk Says:

    Se vi volas tion fari, ne hezitu. Mi neniam uzis la servon, sed ĝi ja estas eldonita sub permesilo de Creative Commons:-)

Leave a Reply